butiko
starto
motivoj
klarigoj
retlisto
.

Novaĵoj per retlisto

Se vi ne volas regule viziti tiun ĉi paĝaron, mi povas informi vin per la retlisto butiko, ekzemple pri novaj motivoj aŭ vestaĵoj. Por tio vi sendu malplenan mesaĝon al:

butiko-subscribe@yahoogroups.com

Poste vi ricevos kontrolan anglalingvan mesaĝon (ke neniu fremda misuzu vian retpoŝtan adreson). Konfirmu la kontrolan mesaĝon per simpla respondo.

En la retlisto butiko mi malebligis diskutadon. Tion mi faris, ĉar eble kelkaj deziras ja miajn informojn, sed maldeziras tro da aliaj mesaĝoj per retlisto. Se iuj nepre deziras diskutadon, mi povus krei alian retliston butiko-diskutoj.

Vi do ne povas sendi per la retlisto privatajn mesaĝojn al mi. Por tio vi uzu la adreson butiko@lot49.de.