butiko
starto
motivoj
klarigoj
retlisto
.

Motivoj

Klaku sur la motivojn por pli grandaj bildoj.
Sub la motivoj (kaj tekstoj) vi trovas la ligojn al Spreadshirt.

Enjoy Esperanto!

Enjoy Esperanto!

Niaj propagandistoj eterne disputas pri la plej bona emblemo por Esperanto. Ĉu stelo? Ĉu ovo? Tamen: neesperantistoj rekonas nek nian stelon nek nian ovon! Tial mi elkovis brilan ideon: Ni simple prenu emblemon, kiun jam 99 elcentoj de la homaro konas? Almenaŭ antaŭlege. Do ekde nun vi havos emblemon, kiun kaj ĉiu rekonas kaj kiu tamen surprizas. Enjoy Esperanto! Ĝuu Esperanton!

Rigardu ĉiujn produktojn kun tiu ĉi motivo en la reta vendejo de Spreadshirt (aperos en nova fenestro).

Memporteto sur T-ĉemizo

Memportreto sur T-ĉemizo

Se iu plendas, ke via memportreto tute ne similas al vi, klarigu: "Ne estas memportreto de mi, sed memportreto de mia T-ĉemizo!"

Rigardu ĉiujn produktojn kun tiu ĉi motivo en la reta vendejo de Spreadshirt (aperos en nova fenestro).

Finfine neleganto!

Finfine neleganto!

Multaj esperantistoj estas dependuloj. Ilia drogo nomiĝas literaturo. Adorado al literaturistoj estas eĉ kulto en Esperantolando. Sed eble vi jam sukcesis malkatenigi vin de via dependeco. Fieru, kaj montru vian fieron! Voku al la mondo: "Finfine neleganto!"

Rigardu ĉiujn produktojn kun tiu ĉi motivo en la reta vendejo de Spreadshirt (aperos en nova fenestro).

Estontaj motivoj

Nuntempe vi povas presigi nur la tri suprajn motivojn. Estonte, lauplaĉe mi desegnos pliajn. Se vi volas, mi povas informi vin pri novaĵoj per retlisto.

Ĉu mi desegnu por vi ion specialan? Eble vi deziras ĉemizon por iu Esperanto-renkontiĝo. Eble vi havas spritan ideon, kiun mi efektivigu. Skribu al butiko@lot49.de! Tio kostos al vi neniom. Mi laboros je propra risko – kondiĉe ke la afero plaĉos al mi, rilatu al Esperanto kaj ne celas profiton.

La senkosteco ne koncernas entreprenojn k. s.  Profesie mi laboras nur kontraŭ honorario.

Kreu mem!

Se vi havas taŭgan dosieron kun propra motivo, ankaŭ vi mem povas presigi produktojn per Spreadshirt Designer (necesas Flash). Jen ligilo: Spreadshirt Designer - Shirts selbst gestalten und bestellen!