butiko
starto
motivoj
klarigoj
retlisto
.

Klarigoj

La principo

Mi kreas diversajn motivojn. Vi povas aĉeti tiujn motivojn sur diversaj produktoj per la reta vendejo de la germana firmao Spreadshirt.

Konsiloj por aĉetumo

Antau aĉeto rigardu ĉiujn produktojn kun sama motivo (ofte estas pluraj paĝoj), ĉar krom normalaj T-ĉemizoj haveblas ankaŭ vestaĵoj speciale por virinoj, sveltuloj, granduloj …  Klako sur bildo gvidas al pli detalaj informoj – interalie mallonga priskribo en Esperanto.

Elektu zorge la vestaĵan grandon. Se vi ne certas, klaku sur la mezurilan simbolon (Maßtabelle, funkcias nur per Javaskripto).

(Ankoraŭ) ne tutmonda liverado

Spreadshirt liveras ne tutmonde, sed nur al EU-landoj, Svislando, Liĥtenŝtejno, Islando kaj Japanio (sendokostoj). Por liverado ekster Germanion necesas kreditkarto aŭ antaŭliveran transpagon.

Por la esperantistoj en aliaj mondopartoj mi eble kunlaboros kun usona firmao, kiu liveras tutmonde. Sed ankoraŭ mi hezitas, ĉar mi ne certas, ĉu en Usono publikigo de la motivo "Enjoy Esperanto!" estas same senproblema kiel en Germanio. Konsiloj de jure spertaj usonanoj estas bonvenaj.

Lingva helpo

Probable la aĉetado per germana lingvo estas tro komplika por negermanlingvuloj. Se vi tamen kuraĝas, jen du ekranfotoj kun lingvaj rimarkoj. Bedaŭrinde la tuta aĉeta proceso estas pli longa.

unua ekranfoto

  1. tri paĝoj
  2. prezo
  3. Tie elektu la vestaĵan grandon. Maßtabelle gvidas al skizoj kun centimetroj.
  4. nombro de la aĉetota varo
  5. "aĉetu"
  6. pli detalaj informoj pri la produkto

Klakinte sur la "aĉetu"-butonon, vi atingos tian paĝon:

dua ekranfoto

  1. la elektita produkto
  2. la vestaĵa grando, kiun vi elektis
  3. sendokostoj en Germanio (eksterlanden kostas kelkajn cendojn aŭ eŭrojn pli)
  4. prezo kun (germaniaj) sendokostoj
  5. Antaŭ mendo necesas agnoski la kontraktajn principojn de Spreadshirt.
  6. Klaku tiun butonon, se vi volas mendi ankaŭ aliajn produktojn.
  7. "al la kaso"

Jura respondeco

Pri la motivoj respondecas mi. Pri produktado, vendado kaj liverado respondecas Spreadshirt. Eventualajn reklamaciojn do sendu ne al mi, sed al Spreadshirt. (Tamen mi pretus helpi pri lingvaj problemoj, kaj espereble nenio plendinda okazos.)

Dirk Bindmann
Käthe-Niederkirchner-Str. 38
DE-06712 Zeitz (Germanio)
butiko@lot49.de