Fernkurs Esperanto[START] [INHALT] [ESPERANTO?]

 

Informoj por instruistoj

 
[Mentori lernantojn]
[Mendi la instrumaterialon]
[Gvidi la korespondan kurson]

 

Mentori lernantojn

Aktuale nur malmultaj interesighas pri la koresponda kurso. Nuntempe ech unusola homo povus prizorgi chiujn lernantojn. Tial ne urghas pri novaj mentoroj. Tamen mi bonvenigas chiujn instruemulojn kontakti min, [Dirk Bindmann]. Estus bone, se ekzistus densa instruista reto, ke chiu lernanto havu mentoron en sia hejma regiono.

Eble vi kontaktu ankau Steffen Pietsch [kek@esperanto.de]. Li organizas enhave saman retposhtan kurson KEK. Tiu chi kurso kelkfoje furoras tiel, ke la mentoroj ne sufichas por chiuj lernemuloj.

Jen organiza skizo por mentoroj de la koresponda kurso:

  1. Interesito kontaktas la organizanton.
  2. La organizanto sendas informilon kaj alighilon.
  3. Se la interesito volas partopreni, shi au li sendas la alighilon al la koncerna mentoro kaj transpagas la partoprenkotizon al ties konto.
  4. La mentoro sendas la unuajn du lecionojn kaj la vortareton.
  5. La lernanto studas la unuan lecionon kaj sendas al la mentoro siajn korektendajn ekzercajhojn. Dum la korektado shi au li povas studi la duan lecionon. (Kutime la lernanto sendas la ekzercajhojn de du lecionoj kune. Tio ne gravas.)
  6. La mentoro korektas la solvojn kaj forsendas ilin kun nova leciono. Kaj tiel plu ghis la deka leciono.

La mentoroj ne ricevas salajron. Ili ricevas nur la kotizojn de la partoprenantoj, aktuale 35,- gm. Tiuj kotizoj kovru iliajn elspezojn (por poshto, papero ktp.).

Instrumaterialon por la koresponda kurso mendu che:

Detlev Blanke [blanke.gil@snafu.de]
Otto-Nagel-Str. 110, 12683 Berlin
Tel. 030-54 12 6 33
Fax 030-54 56 7 42

La instrumaterialo estas senkosta, sed vi nepre repagu la sendokostojn. Vi mendu la materialon en sufiche granda kvanto. Se vi bezonas nur specimenojn, ne laborigu Detlev Blanke, sed petu tiujn de:

Dirk Bindmann [fernkurs@lot49.de]
Geussnitzer str. 34 a, 06712 Zeitz

Mendi la instrumaterialon rajtas ne nur la mentoroj de la koresponda kurso. Legu pri tio la [sekvan paghon.]

>>>

URL dieser Seite:
Autor:
http://www.lot49.de/fern/ku12a.htm
Dirk Bindmann, [fernkurs@lot49.de]